Esperantiso prezidos la katalunan akademion

Nicolau Dols, esperantisto kaj Esperanta poeto, estas la nova prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Laŭ li esperantistoj povus profiti de la kataluna sperto : ”Ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.”

Nicolau Dols estas profesoro pri Kataluna Filologio en Universitato de Balearaj Insuloj kaj dumviva membro de la kataluna akademio ekde 2014. Esperanton li lernis sufiĉe lastatempe, en 2008 – pro scivolemo kaj enuo, kiel li mem diras :

– Mi entajpis “Esperanto” en Guglo ĉar mi devis pretigi kurson pri ĝenerala lingvistiko, kaj tiam okazis enamiĝo ne kun la ideo de esperantismo, sed kun la strukturo de la lingvo.

Vendrede la 17-an de decembro li estis elektita prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo.

Kia estas la akademio, kies prezidanto vi iĝis ? Kian rolon ĝi havas por la kataluna lingvo, kaj kiel tiu rolo diferencas de la rolo de Akademio de Esperanto ?

– La Filologia Sekcio de Institut d’Estudis Catalans estas la oficiala akademio de la kataluna. Ĝi fondiĝis en 1911 kaj ekde tiam ĝi daŭre laboras por verki, publikigi kaj aktualigi vortaron, gramatikon kaj aliajn verkojn rilatajn al la norma uzado de la lingvo. Kompare kun AdE, la plenrajtaj membroj de FS de IEC estas dumvivaj membroj. Ekzistas 28, plus emeritoj kaj korespondantoj. Estas ankaŭ profesiaj lingvistoj (30 nuntempe) dungitaj por helpi akademianojn. Krom tio, la plej granda diferenco estas leĝa, oficiala statuso.

Nicolau Dols estis elektita prezidanto por kvarjara mandatperiodo, kun la eblo kandidati por pliaj kvar jaroj. Li estas jam la dua esperantisto en tiu posteno.

Kiel tio eblas – ĉu katalunaj lingvemuloj estas aparte esperantemaj ?

– Estas bona tradicio pri tio, kaj pli bona ĝi estis antaŭ la Hispana Enlanda Milito (1936-1939). La alia esperantisto kiu prezidis FS-on estis Carles Riba, famega kataluna poeto kiu gajnis premion en Esperantaj Floraj Ludoj de Barcelono en 1909, kiam li aĝis nur 15 aŭ 16.

Nicolau Dols mem aliflanke en 2017 gajnis la unuan premion en la branĉo Poezio de la Belartaj Konkursoj de UEA per ”Pasio. Poemo en ses stacioj”. En la kataluna li verkas poezion de multaj jaroj, sed lia unua libroforma poemaro aperis nur en 2020.

Kion vi esperas atingi dum via mandatperiodo en la kataluna akademio ?

– Unue pli fortan disvastigadon de nia tasko, kaj, due, la fundamenton de nova oficiala vortaro, nun kiam ni antaŭnelonge jam renovigis la oficialan gramatikon kaj ortografion. Krom tio, mi fiere diras ke ni havas ege bonan retan lingvan ilaron, kun serĉebla korpuso sur tekstoj kun pli ol 90 milionoj da vortoj. Ĝis nun mi estris la projekton pri parola korpuso, kaj ankaŭ ĝin mi deziras forte antaŭenigi.

Esperanto estas ankoraŭ juna lingvo, dum la kataluna havas tre longan literaturan tradicion. Ĉu tamen estas iuj similaĵoj en la evoluo de la du lingvoj, aŭ en iliaj respektivaj roloj en la socio ?

– Jes, vi ĝuste menciis diferencojn, kaj krom tiuj, la plej grava estas ke la kataluna estas teritoria lingvo, kaj ĝi estas kunoficiala en Katalunio, Valencilando kaj la Baleara Insularo (kaj la nura oficiala lingvo de Andoro). Flanke de tio, la persekuto estas certe la plej granda similaĵo inter la situacioj de ambaŭ lingvoj. Kaj ni, katalunparolantoj, devas multe zorgi por ne reveni al nigraj epokoj. Fakte nuntempe la minacoj reaperis dum la kruela kaj miaopinie maljusta subpremo de la liberiga movado de Katalunio.

Ĉu esperantistoj laŭ vi ion povus lerni de la aktivuloj de la kataluna lingvo ?

– Mi pensas ke jes, eĉ se la du lingvoj ne havas la saman situacion, kiel mi diras. Mi memoras nun konversacion kun Michael Boris Mandirola antaŭ kelkaj jaroj. Tiam li diris “Mi neniam vidis junularon tiom lingvokonscian kiel tiu de Katalunio”, kaj mi konfesas ke foje partoprenante junularajn aranĝojn en Majorko pri la kataluna mi multe pensis pri similaj aranĝoj pri Esperanto eksterlande.

– Kampanjoj por normaligi la uzadon de la kataluna ĉi tie ricevis fortan subtenon de regionaj estraroj, pro tio oni havis la eblon provi diversajn strategiojn. Se temas pri lingva esplorado kaj normigo de la lingvo, mi devas diri ke estas bonegaj lingvistoj en Esperantujo… sed eble niaflanke ni havas pli da subteno kaj rimedoj, kaj pro tio eble ni povas helpi. Kompreneble, ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.

Ĉu vi mem ne dezirus membri en la Akademio de Esperanto ?

– Mi neniam pensis pri tio pro du kialoj. Unue, mi lernis Esperanton sufiĉe malfrue en mia vivo kaj eble pro tio mia Esperanto ne estas sufiĉe bona, kaj due, mi havas sufiĉe da laboro pri la kataluna ! Mi iom esploris pri Esperanto, kaj multe fierigas min aparteni al la instruistaro de la Postdiplomaj Studoj pri Interlingvistiko de Universitato de Poznano. Tie mi instruas fonologion, kaj ĝeneralan kaj esperantan, kaj tio, iom da verkado kaj partopreno en esperantaj aranĝoj (kiam ili revenos ?!) jam kontentigas min.

Artikolo publikigita de Libera Folio la 21an de decembro 2021

Z-Tago en la kooperativa librejo UNICEPE en Oporto

Kataluna filologo Xavier Magrinyà i Minguell prezentis libron de fama kataluna aŭtoro Salvador Espriu, “La pell de brau – La Taŭrofelo”, esperantigitan de Abel Montagut.

Je la 11a de decembro okazis Z-Tago en la kooperativa librejo UNICEPE, por celebri la naskiĝtago de la kreinto de Esperato, Ludoviko Lazaro Zamenhof. La kondukantoj estis Alexandra Paz kaj Rojer Prieto, kiuj dum 4 jaroj instruadas Esperanton ĉe UNICEPE.

La evento havis tre internacian etoson : krom paroli Esperanton kaj mallonge klarigi ion en la portugala, oni ankaŭ prelegis en la galega kaj la kataluna. Por komprenigi al ĉiuj ĉeestantoj, Roger Prieto tradukis al Esperanto.

La prezidanto de UNICEPE, Rui Vaz Pinto, malfermis la eventon, rankontante la historion de UNICEPE kaj Esperantajn eventojn tie.

Galega pentristino María Xosé Ares malfermis la ekspozicion de siaj bildoj, “Feridas” (Vundoj). Ŝi uzas imagojn de la naturo por montri homajn sentojn. Dum la prezentado, ŝi rakontis pri ŝia kreado, temoj kaj koloroj, kaj legis poemojn, kiu inspiris kelkajn da ŝiaj bildoj.

Kataluna filologo Xavier Magrinyà i Minguell prezentis libron de fama kataluna aŭtoro Salvador Espriu, La Pell de brau – La Taŭrofelo, esperantigitan de Abel Montagut. Xavier rakontis pri la libro, ĝia historia kunteksto kaj nuntempa aktualeco. Bedaŭrinde, kaŭze de teĥnikaj problemoj, la tradukisto ne povis aperi virtuale, sed ĉiuj demandoj pri la libro estis responditaj de Xavier.

Post kuna tagmanĝo, antropologo Guilherme Fians prezentis la rezultojn de sia esplorado “Esperantistoj, revoluciuloj kaj komputil-amantoj : Kiel ciferecaj teknologioj influas lingvo-lernadon kaj transliman politikan agadon”. Li klarigis, kiuj estas la malsamecoj de pli aĝaj kaj pli junaj generacioj de esperantistoj kaj montris, kiel la interreto kaj modernaj teĥnologioj ŝanĝis la uzadon de Esperanto.

La Z-Tago estis fermita de la prezidanto de la Portugala Esperanto Asocio, Jozefo Martins.

Vi povas trovi la prezentadon de Guilherme Fians ĉe peertube.su/c/esperantoporto, kaj aliajn videojn ĉe la retpaĝo de UNICEPE, www.unicepe.pt. La ekspozicio “Feridas” daŭros ĝis la fino de marto, kaj vi povas vidi ĝin senpage ĉe UNICEPE. Vi ankaŭ povas mendi la libron “La Pell de brau – La Taŭrofelo” tie (la unua aro de akireblaj ekzempleroj jam estas disvendita).

Forpasis Montserrat Franquesa

Kun granda malĝojo, Kataluna Esperanto Asocio informas pri la forpaso, ĉi-lunde la 18-an de oktobro 2021, de Montserrat Franquesa i Gòdia. Elstara esperantisto, ŝi estis estrarano de KEA kaj ĉefredaktoro de la revuo Kataluna Esperantisto, la oficiala organo de la asocio.

Magistro pri klasika kaj ĝermana filologioj, kaj ankaŭ doktoro pri tradukado en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, Montserrat Franquesa estis fondinto de la Kataluna Societo de Novhelenistoj, kaj prezidanto de la Asocio de Instruistoj de la germana en Katalunio. Ŝi ankaŭ estis rekdatoro de Visat, la cifereca revuo de kataluna PEN-klubo. Ŝi ĵus revigligis la revuon de Kataluna Esperanto-Asocio en ĝia sesa periodo, tasko kiun ŝi plenumis per la aperigo de la lasta numero, tre festata inter la kataluna kaj internacia esperantistaro.

Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo profunde bedaŭras ŝian perdon, kaj ni volas kondolenci ŝiajn familianojn kaj amikojn. Same ni kondolencas la internacian esperantistaron, el kiu ŝi estis parto.


Funebra vigilo okazas marde la 19an de oktobro ekde la 19a horo kaj merkrede la 20an matene en funebrejo Sancho d’Àvila (strato Almogàvers, 93, 08018 Barcelono). Adiaŭa ceremonio okazos samloke merkrede la 20an je la 16a horo

Por la rajto je libera esoprimo kaj kontraŭ la enkarcerigo de Pablo Hásel.

Ni postulas la politikajn kaj jurajn respondeculojn de la hispana ŝtato liberigi Pablo Hásel kaj kiun ajn perskutatan aŭ malliberigan artiston por iliaj vortoj, desegnoj aŭ aliaj artistaĵoj.

Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo energie rifuzas la areston de la repisto Pablo Hasél. Socio permesanta al sia juĝ-sistemo juĝi kaj enkarcerigi artiston pro la vortoj de liaj kanzonoj ne povas esti socio demokratie sana.

Oni devas ĉiam garantii la rajton satiri, kritiki kaj priesplori la agadon de la politika klaso same kiel tiu de la ŝtatestro kaj ĉi-rilate oni ne povas trovi pretekston por pravigi juĝon kaj enprizonigon.

Tial, KEA kaj KEJ, surbaze de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj de baza rajto agnoskita en la Hispana Konstitucio, kia la rajto je libera esprimo, postulas la politikajn kaj jurajn respondeculojn de la hispana ŝtato liberigi Pablo Hasél kaj kiun ajn perskutatan aŭ malliberigitan artiston pro iliaj vortoj, desegnoj aŭ aliaj artistaĵoj.

Kataluna Kongreso de Esperanto, 1

La venonta Kataluna Kongreso de Esperanto okazos en Majorko dum la semajnfino de Pentekosto, 31-a de majo. Ĝi ampleksos de la vendreda vespero ĝis la lunda tagmezo. Ni memorigas, ke diversaj lokoj ĝuas festotagon dum la Pentekosta Lundo.

La temo de la kongreso estos dediĉita al “Defioj de la 21-a jarcento”.

La kongresejo situiĝos en la Sanktejo Lluc [prononcu ljuk], en la insulo Majorko. Tiu sanktejo estas tre amata de la majorkanoj. La sanktejo Lluc proponas ĝuindan retpaĝon [www.lluc.net , en la lingvoj kataluna, angla, germana kaj hispana]. Tre bone farita. Vizitu ĝin. Valoras la penon!

Ni preparas la koncernan retpaĝon de la kongreso. Per ĝi vi povos aliĝi kaj konsulti la kompletajn informojn.

Kataluna Kongreso de Esperanto

Oni jam fiksis la datojn por la venonta Kataluna Kongreso de Esperanto: la semajnfino de la dimanĉo 31-a de majo de 2020 [Pentekosto].

Baldaŭ ni havos pliajn informojn.

Rezervu viajn datojn!

Kataluna Esperantisto N-ro 368 (134)

Ligita dokumento

ke2018-368.pdf

Kataluna Esperantisto N-ro 367 (133)

Ligita dokumento

ke2017-367.pdf

92a SAT-Kongreso

Pri SAT

Kongresa retejo kaj aliĝoj

Kontakto satbarcelono2019(a)gmail.com