Nicolau Dols, esperantisto kaj Esperanta poeto, estas la nova prezidanto de la akademio de la kataluna lingvo. Laŭ li esperantistoj povus profiti de la kataluna sperto : ”Ekzistas pli grandaj kaj pli riĉaj akademioj de aliaj lingvoj, sed eble ili neniam spertis kion signifas profesie labori por endanĝerigita lingvo.” Nicolau Dols estas profesoro pri Kataluna […]
Kataluna filologo Xavier Magrinyà i Minguell prezentis libron de fama kataluna aŭtoro Salvador Espriu, “La pell de brau – La Taŭrofelo”, esperantigitan de Abel Montagut. Je la 11a de decembro okazis Z-Tago en la kooperativa librejo UNICEPE, por celebri la naskiĝtago de la kreinto de Esperato, Ludoviko Lazaro Zamenhof. La kondukantoj estis Alexandra Paz kaj […]
Kun granda malĝojo, Kataluna Esperanto Asocio informas pri la forpaso, ĉi-lunde la 18-an de oktobro 2021, de Montserrat Franquesa i Gòdia. Elstara esperantisto, ŝi estis estrarano de KEA kaj ĉefredaktoro de la revuo Kataluna Esperantisto, la oficiala organo de la asocio. Magistro pri klasika kaj ĝermana filologioj, kaj ankaŭ doktoro pri tradukado en la Aŭtonoma […]
Ni postulas la politikajn kaj jurajn respondeculojn de la hispana ŝtato liberigi Pablo Hásel kaj kiun ajn perskutatan aŭ malliberigan artiston por iliaj vortoj, desegnoj aŭ aliaj artistaĵoj. Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo energie rifuzas la areston de la repisto Pablo Hasél. Socio permesanta al sia juĝ-sistemo juĝi kaj enkarcerigi artiston pro la vortoj de […]
La venonta Kataluna Kongreso de Esperanto okazos en Majorko dum la semajnfino de Pentekosto, 31-a de majo. Ĝi ampleksos de la vendreda vespero ĝis la lunda tagmezo. Ni memorigas, ke diversaj lokoj ĝuas festotagon dum la Pentekosta Lundo. La temo de la kongreso estos dediĉita al “Defioj de la 21-a jarcento”. La kongresejo situiĝos en […]
Oni jam fiksis la datojn por la venonta Kataluna Kongreso de Esperanto: la semajnfino de la dimanĉo 31-a de majo de 2020 [Pentekosto]. Baldaŭ ni havos pliajn informojn. Rezervu viajn datojn!
Publikiĝis nova kaj heterodoksa eldonaĵo: 101 maldec(et)aj ŝercoj. Kompilis kaj tradukis Pedro M. Martín Burutxaga, 1-a eldono, 2017. 40 paĝoj, 4 eŭroj. Memeldonita de la aŭtoro kaj presita en Katalunio. Mendeblas rekte de la aŭtoro pmarbu@hotmail.com Jen teksteto aperinta en la malantaŭa parto de la kovrilo: Ne ŝajnigu, ke la enhavo ne interesas vin. Certe […]
Kiel fermo de la Jaro Zamenhof, vendredon la 15-an de decembro de 2017, Kataluna Esperanto-Asocio prezentis en Barcelono la libron de Jaume Grau Casas Tagoj kaj ruinoj. La eventon gvidis la eldonisto Petro Sanz (SATeH), la direktoro de Memorial Democràtic Plàcid Garcia-Planas kaj la profesorino pri tradukado de la Barcelona Aŭtonoma Universitato Montserrat Franquesa. La […]
La pasintan lundon 25-an de septembro 2017, kadre de la festoj de la Mercè, en la Plaça Catalunya de Barcelono, la KEA-anaj instruistoj de ILEI-Cat (sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj) gvidis atelieron de Esperanto. Temis pri fulmokurso havanta tri partojn: unue estis enkonduko de Xosé Conde, poste mallonga kurso fare de nia […]
Ĉi jare la 102-a UK okazis en Seulo, Suda Koreio. Partoprenis preskaŭ 1200 homoj el la kvin kontinentoj. Same kiel ĉiujare okazis amaso da kursoj, prelegoj, ekspozicioj, koncertoj, ekskursoj… ĉio sen bezono de interpretistoj kaj plene respektante ĉies lingvaj rajtoj. Unue, menciindas la ĝenerala ekspozicio pri 102 vizaĝoj de Esperanto. Ni volus elstarigi, ke unu […]
Post unujara paŭzo pro la okazigo de la pasintjara Universala Kongreso en la slovaka urbo Nitra, la teamo de E@I denove organizis la semajnan lernadon de Esperanto, ĉiokaze en la bela monta urbo Banská Ŝtiavnica. Partoprenis ĝin 173 homojn el dudeko da landoj, inter ili 9 katalunoj, 4 el ili membroj de KEA. Kiel kutime, […]
En la pasinta hispana kongreso okazinta en Teruelo, prezentiĝis ‘Tagoj kaj ruinoj’. Temas pri la taglibro de Jaume Grau Casas dum lia restado en pluraj koncentrejoj en Francio, post la hispana landa milito. Esperantigita kaj komentita de Miguel Fernández, pri tiu bela, monumenta kaj profesia eldono respondecas SATeH, kun la kunlaborado de pluraj membroj de […]
La pasintan dimanĉon, la 12an de junio, okazis grava kunveno de ILEI-Cat en Badalono. Tiu landa asocio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estis fondita en 1999, sed lastatempe ĝi ne agis. En tiu grava kunveno, kie renkontiĝis 7 homoj (el la 9 nuntempaj membroj), estis aprobita modifo de la statuto kaj estis elektita la […]
En la ĉefurbo de Skotlando okazis la Brita kaj Skota Kongreso de Esperanto de la 19a ĝis la 20a de majo 2017. En ĝi partoprenis 66 homoj, ĉefe skotoj kaj britoj, sed ĉeestis ankaŭ dudeko da eksterlandanoj inter ili du katalunoj: la nelacigebla Dolors Godoy kaj la subskribinto de tiu ĉi raporto. La programo estis […]
En la lernejo de Àger, la ĉi-jara Kongresvilaĝo, la prezidanto de la LKK, Esther Inglada, la 24an de aprilo, prezentis la 38an Katalunan Kongreson de Esperanto, kiu okazos de la 12 al la 15 de oktobro, al la gelernantoj kaj geinstruistoj kiel enkonduko al infana ateliero por fari la kongresan afiŝon, kio ja partoprenigas la […]
Ĉi tiun lundon la 22an de majo mortis nia asociano Manuel de Seabra, ĵurnalisto, tradukisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Lisbono en 1932 sed pasigis la pli grandan parton de sia vivo en Barcelono, definitive en la 80aj jaroj. Pasia pri lingvoj, li komencis lerni Esperanton en sia lando kiel studento kaj per nia lingvo […]
Hodiaŭ la projekto Ekparolu de edukado.net atingis sian 500-an sesion. Ekparolu estas projekto por distance interparoligi “genevojn”, tio estas, komencintojn, kaj “geonklojn”, aŭ fluajn parolantojn de Esperanto, por ke la unuaj povu aktive pliboniĝi en lingvo ĝis nun lernata nur skribe kaj sen instruisto. Partopreno estas tute senpaga por genevoj. Sufiĉas jam havi ioman scion […]
La 22an de aprilo estis lanĉita la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu celas helpi esperantistojn kontakti unu la alian. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn. Ties ĉefa aŭtoro estas Chuck Smith, ankaŭ iniciatinto de la Esperanta Vikipedio kaj de la unua Esperanto-kurso en Duolingo. Vi povas pli legi ĉi tie.
La Centro de Rimedoj por la Lernado kaj la Esploro (CRAI) de la Filologia Biblioteko de la Universitato de Barcelono prezentas libro-ekspozicion organizitan danke al la kunlaboro kun Kataluna Esperanto-Asocio, okaze de la centa datreveno de la morto de Zamenhof. Plenigas la eksterajn kaj internajn montroŝrankojn de la biblioteko pli ol cent dokumentoj konsistigantaj parton […]
La retejo Tribus ocultas de la amaskomunikila korporacio Atresmedia (posedanta de Antena 3, la Sexta, Neox, Nova kaj Onda Cero, inter aliaj) ĵus publikigis artikolon pri esperanto kie partoprenis, per telefona intervido, pluraj hispanaj kaj katalunaj esperantistoj, inkluzive membrojn de nia asocio. Ĝi estas videbla klakante ĉi tie.