39a Kataluna Esperanto Kongreso

La Kataluna Kongreso de Esperanto estas la ĉefa aranĝo de la kataluna esperantistaro okazanta ĉiun duan jaron, sed kiu mankas jam de preskaŭ kvin jaroj pro la pandemio, kiu frustris la planitan kongreson en Lluc, en la Majorka insulo.

Ĉi-jare kaj tre volonte, ni okazigos la tiom longe sopiratan renkontiĝon en la urbo Castelldefels dum la Pentekosta semajnfino, de la 3a ĝis la 6a de junio, datojn kiujn ni fiksos por estontaj kongresoj.

La kongrestemo elektita, BioDIVERSECO lingva tre taŭgas por epoko kaj mondoparto speciale sentema al la minacoj al tiuj diversecoj kiuj, finfine, muldis nian pasintecon kaj agordas nian estontecon.

Vizitu la retpaĝaron de la kongreso.

Kiam?

03a de junio de 2022

Kie?

Castelldefels

Disdoni

Agendo de okazaĵoj