Jen aro da lernolibroj elŝuteblaj (PDF), el diversaj lingvoj, pensita por enmigrintoj. Temas pri enkonduko al la lingvo kaj la moroj de la katalunoj per la sekvaj lingvoj: angla, amaziga, araba, ĉina, franca, hispana, panĝaba, rumana, rusa, kaj urdua.
Parla.cat estas retejo por lerni la katalunan kiu disponigas plurajn lingvolernilojn por la kataluna. Eblas sekvi la kurson tute libere, aŭ peti retan instruiston.